2014/01/13

述而第七 (Ĉapitro 7 - Shuer)

述而 7-1

子曰:
"述而不作, 信而好古,
竊比於我老彭."

Konfuceo diris,
"Mi transdiras sed ne verkas. 
Mi kredas kaj ŝatas antikvaĵojn.
Mi komparu min kiel Lao Peng*."

* Virtua oficisto de Yin-Shang Dinastio (ĉ. 1600-1100 A.K.), kiu havis grandan respekton al antikvaĵoj.

述而 7-2

子曰:
"默而識之, 學而不厭,
誨人不倦, 何有於我哉?"

Shuer 7-2

Konfuceo diris,
"Silente koni novajn aferojn,
Sensate lerni novajn sciojn,
Senlace instrui studentojn,
Kia malfacilo estas por mi?"

述而 7-3

子曰:
"德之不修, 學之不講,
聞義不能徏, 不善不能改,
是吾憂也."

Shuer 7-3

Konfuceo diris,
"Virto ne kulturiĝi, lernado ne eksplikiĝi,
Ne ebli sekvi la aŭditan justecon, kaj ne ebli ĝustigi la malbonon,
Estas miaj zorgoj."