2005/02/02

為政第二 (Ĉapitro 2 - Weizheng)



為政 II:1

子曰:
為政以德, 譬如北辰,
居其所, 而眾星共之.

Konfuceo diris:
Tiu, kiu administras per virto, similas al la polusa stelo,
Tiu restas tie, dum aliaj steloj ĝin ĉirkaŭas.

為政 II:2

子曰:
詩三百, 一言以蔽之,
曰: 思無邪.

Konfuceo diris:
La Libro de Poezio enhavas tricent versaĝojn.
Unuvorte, ili estas pri
Sen malvirta penso.

為政 II:3

子曰:
道之以政, 齊之以刑,
民免而無恥.
道之以德, 齊之以禮,
有恥且格.

Konfuceo diris:
Gviditaj per leĝo, kaj ordigitaj per puno,
La popolo emas eviti tiujn sen senco de honto.
Se gviditaj per virto, kaj ordigitaj per etiketo,
La popolo emas honti kaj sinteni.

為政 II:4

子曰:
吾十有五而志於學,
三十而立,
四十而不惑,
五十而知天命,
六十而耳順,
七十而從心所欲, 不踰矩.

Konfuceo diris:
Je la aĝo de dek kaj kvin jaroj, mi aspiris studi;
Trideke, mi sendependis;
Kvardeke, mi havis neniom da duboj;
Kvindeke, mi eksciis la ĉielan dekreton;
Sesdeke, mi aŭskultis trankvile;
Sepdeke, mi faris ĉion laŭ mia volo, sen erare.

為政 II:5

孟懿子問孝.
子曰: 無違.

樊遲御.
子告之曰:
孟孫問孝於我.
我對曰: 無違.
樊遲曰: 何謂也?

子曰:
生, 事之以禮;
死, 葬之以禮, 祭之以禮.

Mengyizi demandis pri fila pieco.
Konfuceo diris: Ne kontraŭu.

Poste, Fanchi veturigis por li.
Konfuceo diris al li:
Mengsun demandis al mi pri fila pieco.
Mi respondis: Ne kontraŭu.
Fanchi demandis: Kion tiu signifas?

Konfuceo diris:
Dum gepatroj vivas, servu ilin kun respekto.
Post ili mortis, enterigu ilin laŭ la rito kaj kultu laŭ la rito.

為政 II:6

孟武伯問孝.
子曰:
父母唯其疾之憂.

Mengwubo demandis pri fila pieco.
Konfuceo diris:
Gepatroj tro trankviliĝas pri malsano de siaj gefiloj.

為政 II:7

子游問孝.
子曰:
今之孝者, 是謂能養.
至於犬馬, 皆能有養.
不敬, 何以別乎?

Ziyou demandis pri fila pieco.
Konfuceo diris:
Nuntempe, fila pieco signifas nur vivtenon al gepatroj.
Eĉ hundojn kaj ĉevalojn oni vivtenas.
Sen respekto, kio estas la diferenco?

為政 II:8

子夏問孝.
子曰:
色難.
有事, 弟子服其勞;
有酒食, 先生饌.
曾是以為孝乎?

Zixiao demandis pri fila pieco.
Konfuceo diris:
Estas malfacile je la mieno.
Kiam io farendas, tion faru la junuloj;
Kiam ekzistas manĝaĵo kaj drinkaĵo, tiojn ĝuu la maljunuloj.
Ĉu tiuj estas konsiderataj kiel fila pieco?

為政 II:9

子曰:
吾與回言終日,
不違, 如愚.
退而省其私,
亦足以發.
回也不愚!

Konfuceo diris:
Kiam mi parolas kun Hui tuttage,
Neniam li kontraŭas min, kvazaŭ ke li estus stulta.
Post lia reiro, inspektinte lian vivon,
Mi trovas, ke li bone disvolvas de mia diro.
Hui ja estas ne stulta!

為政 II:10

子曰:
視其所以,
觀其所由,
察其所安,
人焉廋哉?
人焉廋哉?

Konfuceo diris:
Vidu lian agon;
Observu lian motivon;
Kontrolu lian kontenton;
Kiel oni povas kaŝi sin?
Kiel oni povas kaŝi sin?

為政 II:11

子曰:
溫故而知新,
可以為師矣.

Konfuceo diris:
Kiu revuas sian scion kaj gajnas ion novan,
Tiu taŭgas esti instruisto.

為政 II:12

子曰:
君子不器.

Konfuceo diris:
Ĝentilulo ne estas ilo.

為政 II:13

子貢問君子.
子曰:
先行其言, 而後從之.

Zigong demandis pri ĝentilulo.

Konfuceo diris:
Li agas antaŭ ol li parolas, kaj poste parolas laŭ sia ago.

為政 II:14

子曰:
君子周而不比,
小人比而不周.

Konfuceo diris:
Ĝentilulo ampleksas sed ne dispartigas.
Malĝentilulo dispartigas sed ne ampleksas.

為政 II:15

子曰:
學而不思則罔,
思而不學則殆.

Konfuceo diris:
Lerni sen pensi estas perdo de laboro,
Pensi sen lerni estas danĝere.

為政 II:16

子曰:
攻乎異端, 斯害也已.

Konfuceo diris:
Studi heteredokson estas danĝere.

為政 II:17

子曰:
由, 誨女知之乎?
知之為知之,
不知為不知,
是知也.

Konfuceo diris:
Ĉu mi diru al vi pri scio, You?
Diru, ke vi scias, kiam vi scias.
Diru, ke vi ne scias, kiam vi ne scias.
Tiu estas vera scio.

為政 II:18

子張學干祿.
子曰:
多聞闕疑, 慎言其餘,
則寡尤.
多見闕殆, 慎行其餘,
則寡悔.
行寡尤, 言寡悔,
祿在其中矣.

Zizhang studis por gajni honorarion.
Konfuceo diris:
Aŭskultu multe, retenu dubojn, kaj zorge diru la ceterajn.
Tiel vi havos malmulte da plendo.
Rigardu multe, retenu necertojn, kaj zorge faru la ceterajn.
Tiel vi havos malmulte da pento.
Fari kun malmulte da plendo kaj diri kun malmulte da pento,
Tiel venos nature honorario.

為政 II:19

哀公問曰: 何為, 則民服?

孔子對曰:
舉直, 錯諸枉,
則民服;
舉枉, 錯諸直,
則民不服.

Aigong demandis: Kiel fari, por ke la popolo obeas?
Konfuceo respondis:
Antaŭenigi la rektulojn kaj flankigi la malrektulojn;
Tiel la popolo obeas.
Antaŭenigi la malrektulojn kaj flankigi la rektulojn;
Tiel la popolo ne obeas.

為政 II:20

季康子問:
使民敬, 忠以勸,
如之何?
子曰:
臨之以莊, 則敬;
孝慈, 則忠;
舉善而教不能, 則勸.

Jikangzi demandis:
Por igi la popolon respektemaj, lojalaj, kaj eĉ plibonigaj,
Kiel fari?
Konfuceo diris:
Proksimiĝu al la popolo digne; ili fariĝos respektemaj.
Estiĝu mem fila al gepatroj kaj bonkora al ĉiuj; la popolo fariĝos lojalaj.
Antaŭenigi la bonulojn kaj instrui la malkapablulojn; la popolo fariĝos plibonigaj.

為政 II:21

或謂孔子曰:
子奚不為政?
子曰:
書云: 孝乎惟孝,
友于兄弟, 施於有政.
是亦為政, 奚其為為政?

Iu demandis Konfuceon:
Majstro, kial vi ne administras en registaro?
Konfuceo diris:
La Libro de Historio diras:
"Fileco signifas filan piecon al gepatroj,
Fratecon al gefratoj, kaj influon al la registoj."
Tiamaniere, oni kvazaŭ adminstrus en registaro.
Kial, do, oni necesas esti en la registaro?

為政 II:22

子曰:
人而無信, 不知其可也.
大車無轅, 小車無軏,
其何以行之哉?

Konfuceo diris:
Mi ne pensas, ke homo sen fidelo taŭgas.
Tiu similas al ĉaro sen jugo, aŭ ĉareto sen jugaĵo.
Kiel povas oni veturi per ĝi?

為政 II:23

子張問:
十世可知也?
子曰:
殷因於夏禮;
所損益, 可知也.
周因於殷禮;
所損益, 可知也.
其或繼周者;
雖百世, 可知也.

Zizhang demandis:
Ĉu eblas scii aferojn post dek generacioj?
Konfuceo diris:
Yin sekvis la reuglaron de Xia Dinastio;
La forigoj kaj aldonoj estis konataj.
Zhou sekvas la reuglaron de Yin Dinastio;
La forigoj kaj aldonoj estas konataj.
Sammaniere, la aferoj de tiu, kiu sekvos Zhou Dinastio,
Kvamkam post cent generacioj, estos konataj.

為政 II:24

子曰:
非其鬼而祭之, 諂也.
見義不為, 無勇也.

Konfuceo diris:
Estas flate, se oni kultas spiriton, al kiu oni ne rilatas.
Estas senkuraĝe, se oni ne faras tion, kion li vidas justa.