2006/01/30

公冶長第五 (Ĉapitro 5 - Gongzhi)



公冶長 V:1

子謂公冶長,
可妻也,
雖在縲絏之中, 非其罪也.
以其子妻之.

Konfuceo diris pri Gongye Chang,
Al li povas edzinigi la filinon;
Kvamkam li estis enkarcerigita antaŭe, sed pri tiu li ne estis kulpa.
Sekve Konfuceo edzinigis sian filinon al li.

公冶長 V:2

子謂南容,
邦有道, 不廢;
邦無道, 免於刑戮.
以其兄之子妻之.

Konfuceo diris pri Nan Rong,
En lando bone regita, li ne estos neglektita;
En lando malbone regita, li ne estos persekutita.
Sekve Konfuceo edzinigis filinon de sia frato al li.

公冶長 V:3

子謂子賤,
君子哉若人!
魯無君子者, 斯焉取斯?

Konfuceo diris pri Zijian,
Kia ĝentilulo li estas!
Se ne ekzistus ĝentilulo en Lu, kiel povus li gajni tian virton?

公冶長 V:4

子貢問曰:
賜也何如?
子曰: 女器也.
曰: 何器也?
曰: 瑚璉也.

Zigong demandis:
Kia homo vi pensas pri mi?
Konfuceo diris: Vi estas ujo.
Demandis: Kia ujo?
Respondis: Ujo ornamita per jado.

公冶長 V:5

或曰:
雍也, 仁而不佞.
子曰:
焉用佞?
禦人以口給, 層憎於人.
不知其仁, 焉用佞?

Iu diris,
Ran Yong estas bonkora sed ne elokventa.
Konfuceo diris:
Kial li bezonas elokventon?
Lukti per akra elparolo, ofte gajnis malamon.
Mi ne scias ĉu li estas bonkora, sed kial li bezonas elokventon?

公冶長 V:6

子使漆雕開仕.
對曰: 吾斯之未能信.
子說.

Konfuceo volis, ke Qidiao Kai gajnas oficon.
Li respondis: Tion mi ankoraŭ ne memfidas.
Konfuceo ĝojis.

公冶長 V:7

子曰:
道不行, 乘桴浮於海,
從我者, 其由與?
子路聞之喜.
子曰:
由也, 好勇過我,
無所取材.

Konfuceo diris:
Mia vojo venkas nenien, mi ŝvebu floson sur maron,
Vojaĝos kun mi, ĉu Zhongyou?
Zilu (Zhongyou) ĝojis aŭdinte tion.
Konfuceo diris:
Zhongyou, vi estas pli kuraĝa ol mi,
Sed mankas al vi bonjuĝo.

公冶長 V:8

孟武伯問: 子路仁乎?
子曰: 不知也.
又問.
子曰:
由也, 千乘之國,
可使治其賦也;
不知其仁也.

求也何如?
子曰:
求也, 千室之邑, 百乘之家,
可使為之宰也;
不知其仁也.

赤也何如?
子曰:
赤也, 束帶立於朝,
可使與賓客言也;
不知其仁也.

Meng Wubo demandis: Ĉu Zilu estas bonkora?
Konfuceo diris: Mi ne scias.
Li demandis ree.
Konfuceo diris:
Zhongyou (Zilu), en lando de mil militoĉaroj,
Povas regi la armeon.
Sed mi ne scias lian bonkorecon.

Kia estas Ran Qiu?
Konfuceo diris:
Qiu, en urbo de mil domoj aŭ klano de cent militoĉaroj,
Povas esti reganto.
Sed mi ne scias lian bonkorecon.

Kia estas Gongxi Chi?
Konfuceo diris:
Chi, en ceremonia vesto ĉe la korto,
Povas interparoli kun gastoj.
Sed mi ne scias lian bonkorecon.

公冶長 V:9

子謂子貢曰:
女與回也熟愈?
對曰:
賜也何敢望回!
回也聞一以知十,
賜也聞一以知二.
子曰:
弗如也, 吾與女弗如也.

Konfuceo diris al Zigong:
Inter vi kaj Hui, kiu estas pli kapabla?
Li respondis:
Kiel kuraĝas mi kompari kun li!
Hui konas dek aferojn je aŭdi unu,
Mi konas nur du je aŭdi unu.
Konfuceo diris:
Malpli, mi kaj vi estas malpli kapablaj ol li.

公冶長 V:10

宰予晝寢.
子曰:
朽木不可雕也,
糞土之牆, 不可杇也.
於予與何誅!
子曰:
始吾於人也,
聽其言而信其行;
今吾於人也,
聽其言而觀其行.
於予與改是!

Zai Yu dormis dum tago.
Konfuceo diris:
Putra ligno ne skulpteblas,
Kota muro ne surŝmireblas.
Al Yu, kial riproĉas?
Konfuceo diris:
Komence, pri homo
Aŭdinte lian diron, mi kredas lian agon;
Nuntempe, pri homo
Aŭdinte lian diron, mi ankaŭ vidas lian agon.
Pro Yu, mi faris tian ŝanĝon.

公冶長 V:11

子曰:
吾未見剛者!
或對曰: 申棖.
子曰:
棖也慾, 焉得剛?

Konfuceo diris:
Mi ne vidas firman homon!
Iu kontraŭis: Shen Chang.
Konfuceo diris:
Chang estas homo dezirega, kial estas li firma?

公冶長 V:12

子貢曰:
我不欲人之加諸我也,
吾亦欲無加諸人.
子曰:
賜也, 非爾所及也!

Zigong diris:
Kion mi ne volas aliulo faras al mi,
Tion mi ankaŭ volas ne fari al li.
Konfuceo diris:
Shi (Zigong), tion vi ne atingas.

公冶長 V:13

子貢曰:
夫子之文章,
可得而聞也;
夫子之言性與天道,
不可得而聞也.

Zigong diris:
Pri arto kaj literaturo de la Majstro,
Ni povas facile aŭdi kaj lerni;
Pri homa naturo kaj ĉiela vojo de lia diskurso,
Ni ne povas tiel facile aŭdi kaj lerni.

公冶長 V:14

子路有聞,
未之能行,
唯恐有聞.

Kiam Zilu aŭdis kaj lernis ion,
Kion li ankoraŭ ne eblas praktiki,
Li timis aŭdi kaj lerni alian plu.

公冶長 V:15

子貢問曰:
孔文子何以謂之文也?
子曰:
敏而好學,
不恥下問,
是以謂之文也.

Zigong demandis:
Kial Kong Wenzi gajnis la titolon Wen?
Konfuceo diris:
Li estis lerta kaj lernema,
Kaj ne hontis demandi malsuperulojn.
Tial oni nomis lin Wen post lia morto.

公冶長 V:16

子謂子產:
有君子之道四焉:
其行己也恭,
其事上也敬,
其養民也惠,
其使民也義.

Konfuceo diris pri Zichan:
Li havis kvar ecojn de ĝentilulo:
Lia memkondukto estis humila,
Lia servo al superulo estis respekta,
Lia helpo al popolo estis favora,
Lia ordono al popolo estis justa.

公冶長 V:17

子曰:
晏平仲善與人交,
久而敬之.

Confuceo diris:
Yan Pingzhong bonis je amikiĝado,
Longtempe li respektis amikojn.

公冶長 V:18

子曰:
臧文仲居蔡,
山節藻梲,
何如其知也?

Konfuceo diris:
Zhang Wenzhong konservis testudon en domo,
Kun montformaj korbeloj kaj algo-pentritaj kolonetoj, tian nur reĝo rajtas havi.
Kial lia intelekto estas tia?

公冶長 V:19

子張問曰:
令尹子文, 三仕為令尹, 無喜色;
三已之, 無慍色.
舊令尹之政, 必以告新令尹.
何如?
子曰: 忠矣.
曰: 仁矣乎?
曰: 未知, 焉得仁?

崔子弒齊君,
陳文子有馬十乘, 棄而違之.
至於他邦, 則曰:
猶吾大夫崔子也! 違之.
之一邦, 則又曰:
猶吾太夫崔子也! 違之.
何如?
子曰: 清矣!
曰: 仁矣乎?
曰: 未知, 焉得仁?

Zizhang demandis:
Ministro Ziwen trifoje enoficiĝis, li ne montris ĝojon;
Trifoje li estis eloficigita, li ne montris malĝojon.
Pri polico dum lia administrado, li nepre sciigis la novan ministron.
Kiel vi pensas pri li?
Konfuceo diris: Li estis lojala!
Demandis: Ĉu li estis bonkora?
Respondis: Mi ne scias. Kiel li estais bonkora?

Kiam Cuizi mortigis la reĝidon de Qi,
Kvankam Chen Wenzi havis kvardek ĉevalojn,
Li forlasis ĉion kaj iris al alilando.
Atinginte, li diris: Oficistoj ĉi tie similas al Cuizi. Kaj li foriris.
Gxis alia lando, li diris: Oficistoj ĉi tie similas al Cuizi. Kaj li foriris.
Kiel vi pensas pri li?
Konfuceo diris: Li estis pura!
Demandis: Ĉu li estis bonkora?
Respondis: Mi ne scias. Kiel li estis bonkora?

公冶長 V:20

季文子三思而後行.
子聞之, 曰:
再, 斯可矣!

Ji Wenzi pensis trifoje, kaj poste agis.
Konfuceo aŭdis tion kaj diris:
Pensi dofoje sufiĉas!

公冶長 V:21

子曰:
甯武子, 邦有道, 則知;
邦無道, 則愚.
其知可及也;
其愚不可及也.

Konfuceo diris:
Kiam la lando estis en bona ordo, Ning Wuzi agas kiel saĝulo;
Kiam la lando estis en malordo, li agas kvazaŭ stultulo.
Aliuloj povus egali lian saĝecon,
Sed ili ne povas egali lian stultecon.

公冶長 V:22

子在陳曰:
歸與! 歸與!
吾黨之小子狂簡,
斐然成章,
不知所以裁之.

Kiam Konfuceo estis en Chen, li diris:
Mi revenu! Mi revenu!
La knaboj de mia lernejo estas ambiciaj kaj malpaciencaj.
Kvankam ili atingas bonan rezulton,
Ili ne scias memreteni.

公冶長 V:23

子曰:
伯夷, 叔齊不念舊惡,
怨是用希.

Konfuceo diris:
Boyi kaj Shuqi forgesemas antaŭan malbonon de aliuloj,
Tial indigno kontaŭ ili estas malmulta.

公冶長 V:24

子曰:
孰謂微生高直.
或乞醯焉,
乞諸鄰而與之.

Konfuceo diris:
Kiu diras, ke Weisheng Gao estas rekta?
Iu petis de li vinegaron,
Li petis de najbaro kaj donis tion al li.

公冶長 V:25

子曰:
巧言, 令色, 足恭,
左丘明恥之, 丘亦恥之.
匿怨而友其人,
左丘明恥之, 丘亦恥之.

Konfuceo diris:
Lertan diron, flatan vizaĝon, kaj troan respketon,
Zuo Qiuming hontis, ankaŭ mi hontas.
Kaŝi indignon al iu kaj amikiĝi kun li,
Zuo Qiuming hontis, ankaŭ mi hontas.

公冶長 V:26

顏淵, 季路侍.
子曰:
盍各言爾志?
子路曰:
願車馬, 衣輕裘, 與朋友共,
蔽之而無憾.
顏淵曰:
願無伐善, 無施勞.
子路曰:
願聞子之志.
子曰:
老者安之, 朋友信之, 少者懷之.

Yan Yuan kaj Jilu staris apude.
Konfuceo diris:
Kial ne vi ĉiu diru pri via volo.
Zilu (Jilu) diris:
Mi volas kunuzi miajn ĉaron, ĉevalon, veston, kaj peltajakon kun amikoj,
Kaj ne bedaŭri je ilia malbonigo.
Yan Yuan diris:
Mi volas ne fieri pri mia bono kaj ne fanfaroni mian meriton.
Zilu diris:
Kio estas Via volo?
Komforton al maljunuloj, fidon inter amikoj, kaj bonzorgon al maljunuloj.

公冶長 V:27

子曰:
已矣乎!
吾未見能見其過,
而內自訟者.

Konfuceo diris:
Jam ĝis fine!
Mi ankoraŭ ne vidas iun, kiu povas vidi sian kulpon,
Kaj ene mem akuzi.

公冶長 V:28

子曰:
十室之邑, 必有忠信如丘者焉,
不如丘之好學也.

Konfuceo diris:
En loko de dek domoj, nepre troviĝas homo honora kaj fidinda kiel mi,
Sed ne lernema kiel mi.