2004/04/11

八佾第三 (Ĉapitro 3 - Bayi)



八佾 III:1*

孔子謂季氏八佾舞於庭:
是可忍也, 孰不可忍!

Konfuceo komentis pri la rito kun ok vicoj da dancistoj en la korto de familio Ji:
Se tio estas tolerebla, kio estas ne tolerebla?

* 註 (凡夫子):
西元前 516 年, 孔丘 35 歲時, 第 26 任魯國國君姬裯, 曾發動一次軍事攻擊, 討伐三桓, 結果被三大家族趕走, 在國外流浪至死, 季氏掌握了政權. 孔丘對此十分惱火, 公開指責季氏: "八倄舞於庭, 是可忍也, 孰不可忍也!" 隨即離開魯國, 投奔齊國.

孔子注重社會倫理問題, 把禮看成是維護等級制度的重要手段, 是區別華, 夷的標誌. 他譴責破壞周禮的行為, 對魯國季氏竊用天子之禮 "八佾舞於庭" 極為憤慨, 說 "是可忍, 孰不可忍也". 孔子主張 "正名", 試圖用周禮的形式, 去匡正已經產生變化的社會現實, 要求人們 "克己復禮". 但是, 在不違背周禮的基本原則的前提下, 孔子同意結合時代的變化, 對周禮的具體內容有所損益. 仁這一概念, 在春秋時已廣泛使用, 孔子賦予了它以新的涵義, 使其成為中國哲學史上最重要的範疇之一.

八佾 III:2

三家者, 以雍徹.
子曰:
"相維辟公, 天子穆穆."
奚取於三家之堂?

La tri familioj finis ilian kulton kun la kanto de Yong.
Konfuceo diris:
"Helpata de la nobluloj, la reĝo restas digna."
Ĉu tiu troviĝas en la halo de la tri familioj?

八佾 III:3

子曰:
人而不仁, 如禮何?
人而不仁, 如樂何?

Konfuceo diris:
Al homo sen bonkoro, por kia uzo estas rito?
Al homo sen bonkoro, por kia uzo estas muziko?

八佾 III:4

林放問禮之本.
子曰:
大哉問!
禮, 與其奢也, 寧儉;
喪, 與其易也, 寧戚.

Linfang demandis pri la esenco de rito.
Konfuceo diris:
Kia granda demando!
Dum kulto, plibonas esti ŝparema ol esti luksa;
Dum funebro, plibonas esti malĝoja ol zorgi detalojn.

八佾 III:5

子曰:
夷狄之有君,
不如諸夏之亡也.

Konfuceo diris:
Eĉ la barbaraj triboj havas iliajn reĝojn,
Malsimilaj al ĉinio, kiu tion ne havas.

八佾 III:6

季氏旅於泰山.
子謂冉有曰:
女弗能救與?
對曰: 不能.
子曰:
嗚呼! 曾謂泰山不如林放乎?

Sinjoro Ji volis kulti sur Monto Taishan.
Konfuceo diris al Ranyou:
Ĉu vi ne eblas tion malhelpi?
Li respondis: Ne eblas.
Konfuceo diris:
Ho ve! Ĉu vere, ke Taishan malpli bonas ol Linfang?

八佾 III:7

子曰:
君子無所爭.
必也射乎!
揖讓而升, 下而飲.
其爭也君子.

Konfuceo diris:
Ĝentilulo kutime ne konkuras.
Se necesas, li konkuras en pafado!
Li riverencas la kunkonkurantojn ankaŭ sia pafado,
Poste, li drinkas kun ili.
Tia konkuro estas ja ĝentila.

八佾 III:8

子夏問曰:
巧笑倩兮,
美目盼兮,
素以為絢兮.
何謂也?

子曰: 繪事後素.
曰: 禮後乎?
子曰:
起予者商也! 始可與言詩已矣.

Zixia demandis:
La koketa rideto vidigas la kaveton sur vango,
La belaj okuloj brulas de deziro,
La blanka bazo estas por brila belo.
Kia signifo estas tio?

Konfuceo diris: Ŝminkado sekvas la bazon.
Zixia: Kaj poste la ceremonio?
Konfuceo diris:
Vi pensigas min, Shang! Nun ni povas diskuti pri la Libro de Poezio.

八佾 III:9

子曰:
夏禮, 吾能言之,
祀不足徵也.
殷禮, 吾能言之,
宋不足徵也.
文獻不足故也.
足, 則吾能徵之矣.

Konfuceo diris:
Pri la rito de Xia-dinastio, mi povas pridiri,
Sed ne restas sufiĉaj atestaĵoj en Shi-lando por atesti mian diron.
Pri la rito de Yin-dinastio, mi povas pridiri,
Sed ne restas sufiĉaj atestaĵoj en Song-lando por atesti mian diron.
Ĉar la ekzistaj historiaj dokumentoj ne sufiĉas.
Se sufiĉus, mi povas atesti tion, kion mi diras.

八佾 III:10

子曰:
禘, 自既灌而往者,
吾不欲觀之矣.

Konfuceo diris:
Dum ceremonio Di, ekpost la oferverŝo,
Mi ne ŝatas vidi plu.

八佾 III:11

或問禘之說.
子曰:
不知也.
知其說者, 之於天下也, 其如示諸斯乎!
指其掌.

Iu demandis pri la signifo de ceremonio Di.
Konfuceo diris:
Mi ne scias.
Tiu, kiu scias, povas regi la landon, kiel vidi ĉi tie!
Li montras sian manplaton.

八佾 III:12

祭如在,
祭神如神在.
子曰:
吾不與祭, 如不祭.

Oni kultas la prapatroj, kvazaŭ ili ĉeestus,
Kaj kultas dion, kvazaŭ li ĉeestus.
Konfuceo diris:
Mia ne ĉeesto en la kulto similas al ne kulti.

[lmn]
Kiam prapatroj estas konsekrataj, ili ŝajnas ĉeesti surloke;
Kiam dioj estas konsekrataj, ili ŝajnas ĉeesti surloke.
Konfuzeo diras,
"Se oni ne faras konsekradon per si mem, tio egalas nenifarado."

八佾 III:13

王孫賈問曰:
與其媚於奧, 寧媚竈.
何謂也?

子曰: 不然!
獲罪於天, 無所禱也.

Wangsun Jia demandis:
Ol flati la dion de ĉambro, oni preferas flati la dion de kuirforno.
Kion tio signifas?

Konfuceo diris: Ne tiel!
Tiu, kiu ofendas la ĉielon, povas kulti nenie.

八佾 III:14

子曰:
周監於二代,
郁郁乎文哉!
吾從周.

Konfuceo diris:
La rito de la Zhou-dinastio prenis la antaŭajn du dinastiojn kiel leciono.
Kiel eleganta kaj riĉa estas ĝia rito!
Mi aprobas la riton de Zhou.

[lumigo]
Konfuzeo diris,
"La rito de Ĝjoŭ Dinastio eltiris tiujn de Ŝja kaj Ŝang.
Kiel riĉa kaj kolora rito!
Mi aprobas la riton de Ĝjoŭ Dinastio!"

八佾 III:15

子入大廟, 每事問.
或曰:
孰謂鄹人之子知禮乎?
入大廟, 每事問.
子聞之, 曰:
是禮也.

Konfuceo eniris la grandan templon, demandis ĉion pri la rito.
Iu diris:
Kiu diras, ke la Zou-a filo scias riton?
En la granda templo, li demandas ĉion.
Konfuceo, aŭdinte tion, diris:
Mia demandado estas laŭ la rito.

八佾 III:16

子曰:
射不主皮,
為力不同科.
古之道也.

Konfuceo diris:
Dum pafkonkuro, oni ne emfazas trapafi la ledan celon,
Ĉar la pafantoj havas malsimilajn nivelojn de forto.
Tiu estas la vojo ekde la pratempo.

八佾 III:17

子貢欲去告朔之餼羊.
子曰:
賜也!
爾愛其羊,
我愛其禮.

Zigong volis senigi la ŝafon uzatan en monata kulto.
Konfuceo diris:
Mia Si!
Vi amas la ŝafon,
Mi amas la riton.

八佾 III:18

子曰:
事君盡禮, 人以為諂也.

Konfuceo diris:
Iuj pensas, ke servi reĝon laŭ la rito eastas flatado.

八佾 III:19

定公問:
君使臣, 臣事君.
如之何?

孔子對曰:
君使臣以禮,
臣事君以忠.

Dinggong demandis:
Kiel taŭgas por la reĝo disponi liajn oficistojn,
Kaj por la oficistoj servi la reĝon?

Konfuceo respondis:
La reĝo disponu liajn oficistojn laŭ etiketo,
Kaj la oficistoj servu la reĝon per lojalo.

八佾 III:20

子曰:
關睢, 樂而不淫,
哀而不傷.

Konfuceo diris:
La poemo Guanju esprimas ĝojon sed ne ekscese,
Kaj malĝojon sed ne damaĝe.

八佾 III:21

哀公問社於宰我.
宰我對曰:
夏后氏以松,
殷人以柏,
周人以栗.
曰: 使民戰栗.

子聞之, 曰:
成事不說,
遂事不諫,
既往不咎.

Aigong demandis pri la altaro de terdio al Zaiwo.
Zaiwo respondis:
Dum Xia-dinastio, oni uzis pinon,
Dum Shang-dinastio, oni uzis cipreson,
Dum Zhou-dinastio, oni uzas kaŝtanon,
Oni diras, estas por tremigi la popolon.
[Ĉar 'kaŝtano' samsonas kiel 'tremo' en la ĉinalingvo.]

Konfuceo, aŭdinte tion, diris:
Ne riproĉu pri la fariĝintaj aferoj,
Ne admonu pri la faritaj aferoj,
Ne kulpigu pri la pasintaj aferoj.

八佾 III:22

子曰:
管仲之器小哉!

或曰: 管仲儉乎?
曰:
管氏有三歸,
官事不攝,
焉得儉?

然則管仲知禮乎?
曰:
邦君樹塞門,
管氏亦樹塞門.
君為兩君之好,
有反坫,
管氏亦有反坫.
管氏而知禮,
孰不知禮?

Konfuceo diris:
Guan Zhong estas tre etanima!

Iu demandis: Ĉu Guan Zhong estas ŝparema?
Respondis:
Guan havas tri domojn.
Liaj oficistoj ne kumulas.
Kiel estas li ŝparema?

Do, ĉu Guan Zhong scias riton?
Respondis:
Kutime reĝo starigas ŝirmilon antaŭ la pordo.
Guan ankaŭ starigas tian ŝirmilon.
La reĝo havas stablon por meti vintasojn,
Dum amikeca renkontiĝo kun alia reĝo.
Guan ankaŭ havas tian stablon.
Se Guan scius riton,
Kiu ne scias riton?

八佾 III:23

子語魯大師樂, 曰:
樂其可知也.
始作, 翕如也.
從之, 純如也, 皦如也,
繹如也, 以成.

Konfuceo diris al la granda majstro de muziko de Lu:
Muzikadi estas scieble.
Komence, ĉiuj partoj sonas kune.
Sekve, ĉio estas harmona kaj klara.
Tiel daŭigas ĝis la fino.

八佾 III:24

儀封人請見, 曰:
君子之至於斯也,
吾未嘗不得見也.
從者見之.

出曰:
二三子, 何患於喪乎?
天下之無道也久矣,
天將以夫子為木鐸.

Landlima gardisto ĉe Yi, petante al disĉiploj de Konfuceo por renkonti lin, diris:
Kiam ĝentilulo venas ĉi tien,
Neniam mi ne lin renkontas.
La disĉiploj renkontigis lin kun Konfuceo.

Post la renkontiĝo, li diris:
Sinjoroj, kial vi ĝenas pri la senoficiĝo de la majstro?
La regno jam longe perdas ĝian justan vojon.
Ĉielo uzos la majstron kiel alarmsonorilo.

八佾 III:25

子謂韶:
盡美矣, 又盡善也.
謂武:
盡美矣, 未盡善也.

Konfuceo komentis pri la muziko de Shao:
Tio estas perfekte bela, kaj perfekte bona.
Li komentis pri la muziko de Wu:
Tio estas perfekte bela, sed ne perfekte bona.

八佾 III:26

子曰:
居上不寬,
為禮不敬,
臨喪不哀,
吾何以觀之哉!

Konfuceo diris:
Havi potencon sed ne esti grandanima,
Fari kulton sed ne esti respekta,
Ĉeesti funebron sed ne esti malĝoja,
Al mi, homoj tiaj havas nenion vidindan!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home