2005/02/12

學而第一 (Ĉapitro 1 - Xue'er)



學而 I:1

子曰:
學而時習之, 不亦乎?
有朋自遠方來, 不亦樂乎?
人不知而不慍, 不亦君子乎?

Konfuceo diris:
Lerni kun ofta ekzercado, ĉu ne estas agrable?
Venas amiko el malproksimo, ĉu ne estas afable?
Ĉu tiu ne estas ĝentilulo, kiu ne maltrankviliĝas estante nekonata de aliuloj?"

學而 I:2

有子曰:
其為人也孝弟, 而好犯上者, 鮮矣.
不好犯上, 而好作亂者, 未之有也.
君子務本, 本立而道生.
孝弟也者, 其為仁之本與?

Youzi diris:
Malofte ekzistas iu, kiu estas fila al la gepatroj kaj respekta al la pliaĝuloj, sed emas kontraŭi siajn superulojn.
Neniam ekzistas iu, kiu ne emas kontraŭi siajn superulojn, sed emas ribeli.
Ĝentilulo zorgas pri la radiko.
Kiam la radiko estas starigita, la vojo nature kreskas.
Fila pieco kaj respekto al pliaĝuloj estas la radiko de humaneco, ĉu ne?

學而 I:3

子曰:
巧言令色, 鮮矣仁.

Konfuceo diris:
Belaj vortoj kaj allogaj mienoj kutime ne temas pri bonkoro.

學而 I:4

曾子曰:
吾日三省吾身,
為人謀, 而不忠乎?
與朋友交, 而不信乎?
傳不習乎?

Zengzi diris:
Ĉiutage mi memekzamenas pri tri aferoj,
Ĉu mi estas ne fidela al tiu, por kiu mi laboras?
Ĉu mi estas ne kredinda al tiu, kun kiu mi amikiĝas?
Ĉu mi ne ekzercas tion, kion mi lernis de la instruinto?

學而 I:5

子曰:
道千乘之國,
敬事而信,
節用而愛人,
使民以時.

Konfuceo diris:
Kiu kondukas grandan landon kun mil militoĉaroj, tiu
Devas esti respektema al aferoj kaj fidinda,
Devas esti ŝparema kaj homama,
Kaj devas laborigi homojn je taŭga tempo.

學而 I:6

子曰:
弟子, 入則孝, 出則弟;
謹而信, 汎愛眾, 而親仁;
行有餘力, 則以學文.

Konfuceo diris:
Junulo devas esti bona filo hejme kaj respekta al pliaĝuloj eksterhejme.
Li devas esti zorgema kaj fidinda, plenkore ami homojn kaj klopodi por humaneco.
Farante tiel, se li havas pluan tempon kaj forton, li ekstudas literaturon.

學而 I:7
子夏曰:
賢賢, 易色;
事父母, 能竭其力;
事君, 能致其身;
與朋友交, 言而有信;
雖曰未學, 吾必謂之學矣.

Zixia diris:
Se iu zorgas pri virto anstataŭ pri ina ĉarmo,
Plejeble servas siajn gepatrojn,
Memkorpe laboras por la reĝo,
Kaj estas fidinda al amikoj,
Mi nepre diras, ke li estas lerninto,
Kvankam li neniam antaŭe iris al lernejo.

學而 I:8

子曰:
君子不重, 則不威,
學則不固;
主忠信;
無友不如己者;
過則勿憚改.

Konfuceo diris:
Se ĝentilulo ne havus dignon, li ne inspirus respekton;
Do tio, kion li studas, ne havus solidecon.
Prenu fidelon kaj sinceron kiel viaj gravaj principoj.
Havigu al vi neniajn amikojn, kiuj ne egalas al vi.
Se vi havas kulpon, ne hezitu korekti ĝin.

學而 I:9

曾子曰:
慎終, 追遠,
民德歸厚矣.

Zengzi diris:
Tiam, kiam oni donas ĝustan respekton al la mortinto,
Kaj rememoras siajn prapatrojn,
La moralo de popolo nature vekiĝas kaj altiĝas.

學而 I:10

子禽問於子貢曰:
夫子至於是邦也, 必聞其政;
求之與? 抑與之與?
子貢曰:
夫子溫, 良, 恭, 儉, 讓, 以得之;
夫子之求之也,
其諸異乎人之求之與.

Ziqin demandis al Zigong:
La majstro ĉiam estas konsultata pri la politiko de la landoj, kiujn li vizitas.
Ĉu li petas tiun laboron, aŭ ĉu oni donas ĝin al li?
Zigong respondis:
La majstro gajnas la laboron pro sia ĝentileco, bonkoreco, respektemo, ŝparemo, kaj modesteco.
Tia gajnado de la majstro malsimilas al la petado de aliuloj.

學而 I:11

子曰:
父在, 觀其志;
父歿, 觀其行.
三年無改於父之道,
可謂孝矣.

Konfuceo diris:
Observu ies ambicion, kiam lia patro estas viva,
Kaj observu lian konduton, kiam la patro estas mortinta.
Post tri jaroj, se li ne ŝanĝos la vojon de la patro,
Ni povos diri, ke li estas fila.

學而 I:12

有子曰:
禮之用, 和為貴.
先王之道, 斯為美,
小大由之. 有所不行.
知和而和, 不以禮節之, 亦不可行也.

Youzi diris:
Pri la aplikado de etiketo, oni plivaloras harmonion.
La vojo de antikvaj reĝoj tion belege atingis.
Junuloj kaj plenkreskuloj sekvis ĝin.
Sed, iam ĝi ankaŭ ne taŭgas.
Sciante harmonion, se oni ĉasus ĝin sen sindeteni per etiketo, ankaŭ tio ne taŭgas.

學而 I:13

有子曰:
信近於義, 言可復也.
恭近於禮, 遠恥辱也.
因不失其親, 亦可宗也.

Youzi diris:
Se iu promesas laŭ justeco, tiam lia diraĵo estas ripetinda.
Se iu respektas laŭ etiketo, tiam li forigas honton kaj malgloron.
Oni tenu sin ĉe iu, kiu estas intiminda kaj ankaŭ imitinda.

學而 I:14

子曰:
君子食無求飽, 居無求安,
敏於事, 而慎於言,
就有道而正焉,
可為好學也已.

Konfuceo diris:
Ĝentilulo manĝas ne por kontentigi sian apetiton, kaj loĝas ne por ĝui sian korpan komforton.
Li estas lerta je laboro kaj zorgema je parolo.
Li sekvas justulojn por sin rektigi.
Tia homo ja estas lernema.

學而 I:15

子貢曰: 貧而無諂, 富而無驕.
何如?

子曰:
可也.
未若貧而樂, 富而好禮者也.

子貢曰:
詩云: 如切如磋, 如琢如磨.
其斯之謂與?

子曰:
賜也, 始可與言詩已矣,
告諸往, 而知來者.

Zigong diris:
Pri tiuj, kiu estas malriĉa sed ne flatas,
Kaj kiu estas riĉa sed ne fieras,
Kiel vi opinias?

Konfuceo diris:
Ili estas bonaj,
Sed ne estas tiel bonaj kiel tiuj, kiu estas malriĉa sed gajas,
Kaj kiu estas riĉa sed ĝentilas.

Zigong diris:
La Libro de Poezio diris,
Sinplibonigi estas kiel tranĉi ostojn kaj fajli kornojn,
Kaj kiel rafini jadojn kaj poluri ŝtonojn.
Tio similas al kion vi ĵus diris, ĉu ne?

Konfuceo diris:
Mia Si (Zigong), mi ekpovas diskuti kun vi pri la Poezio!
Vi jam scias la sekvaĵon de tio, kion mi diras al vi.

學而 I:16

子曰:
不患人之不己知,
患不知人也.

Konfuceo diris:
Ne maltrankviliĝu se aliuloj ne konas vin,
Anstataŭe maltrankviliĝu ĉar vi ne konas ilin bone.

1 Comments:

Blogger duepassi said...

Mi salutas vin, kaj mi gratulas vin, kaj dankas multe por via helpo

4/30/2010  

Post a Comment

<< Home