2008/12/09

雍也第六 (Ĉapitro 6 - Yongye)



雍也 6-1

子曰: "雍也, 可使南面."
仲弓問子桑伯子, 子曰: "可也, 簡."
仲弓曰: "居敬而行簡, 以臨其民, 不亦可乎?
居簡而行簡, 無乃太簡乎?"
子曰: "雍之言然也."

Yonge 6-1

Konfuceo diris,
"Yong*, oni povas komisii al vi regi la landon."

Zhonggong* demandis pri Zisang Bozi; li diris,
"Ankaŭ povas al li. Li estas simpla."

Zhonggong diris,
"Ĉu ne ankaŭ bonas, ke oni regas la popolon kun respektema koro kaj simpla ago?
Se oni estas simplaj kaj en la koro kaj en la ago, ĉu tio ne estas troa en simpleco?"

Konfuceo diris,
"Vi pravas, Yong."

* Ran Yong

雍也 6-2

哀公問: "弟子熟為好學?"
孔子對曰: "有顏回者好學,
不遷怒, 不貳過, 不幸短命死矣!
今也則亡, 未聞好學者也."

Yonge 6-2

Aigong demandis,
"Kiu el viaj disĉiploj esas plej lernema?

Konfuceo respondis,
"Estis Yan Hui, kiu estis plej lernema.
Li ne transdois koleron al alia, ne ripetis sian eraron.
Bedaŭrinde, li jam mortis mallongviva!
Nuntempe neniu estas tiel lernema, apenaŭ laŭ mia scio."

雍也 6-3

子華使於齊, 冉子為其母請粟.
子曰: "與之釜."
請益, 曰: "與之庾."
冉子與之粟五秉.
子曰: 赤之適齊也, 乘肥馬, 衣輕裘.
吾聞之也: 君子周急不繼富."
原思為之宰, 與之粟九百. 辭.
子曰: "毋! 以與爾鄰里鄉黨也!"

Yonge 6-3

Zihua estis komisiita al Qi-lando, Ran Qiu petis grenon por lia patrino.
Konfuceo diris, "Donu al ŝi 64 litrojn"
Li petis iom pli; "Donu al ŝi 24 litrojn pli," diris la Majstro.
Ran Qiu tamen donis al ŝi 8,000 litrojn.

Konfuceo diris,
"Chi* veturis al Qi-lando per grasa ĉevalo kaj sin vestis en malpeza peltaĵo.
Mi aŭdas, ke ĝentilulo helpas la senhavulojn kaj ne la riĉulojn.

Kiam Yuansi administris por la la Kong-Familio, Kongfuceo donis al li 9,000 litrojn.
Sed li rifuzis. Konfuceo diris,
"Ne rifuzu! Vi povus dividi ĝin kun viaj najbaroj en la vilaĝo!"

* Zihua

雍也 6-4

子謂仲弓曰: "犁牛之子, 騂且角, 雖欲勿用, 山川其舍諸?"

Yonge 6-4

Konfuceo parolis pri Zhonggong,
"La ido de plugbovo havas ruĝbrunan hararon kaj bonformajn kornojn.
Kvankam oni volus ne uzi ĝin kiel oferaĵon, ĉu la dioj de montoj kaj riveroj forlasus ĝin?"

雍也 6-5

子曰: "回也, 其心三月不違仁, 其餘, 則日月至焉而已矣."

Yonge 6-5

Konfuceo diris,
Tia estas Yan Hui, kies koro dum tri monatoj ne deflankiĝas de bonkoreco.
Aliaj miaj diciploj povas tiel fari nur dum tago aŭ monato."

雍也 6-6

季康子問: "仲由可使從政也與?" 子曰: "由也果, 於從政乎何有?"
曰: "賜也可使從政也與?" 曰: "賜也逹, 於從政乎何有?"
曰: "求也可使從政也與?" 曰: "求也藝, 於從政乎何有?"

Yonge 6-6

Jikangzi demandis: "Ĉu Zhong You taŭgas esti oficisto en registaro?"
Konfuceo diris: "You estas rezoluta. Kia malfacilo estas por li?"

Demandis: "Ĉu Duanmu Si taŭgas esti oficisto en registaro?"
Diris: "Si estas prudenta. Kia malfacilo estas por li?"

Demandis: "Ĉu Ran Qiu taŭgas esti oficisto en registaro?"
Diris: "Qiu estas diverstalenta. Kia malfacilo estas por li?"

雍也 6-7

季氏使閔子騫為費宰. 閔子騫曰:
"善為我辭焉, 如有復我者, 則吾必在汶上矣."

Yonge 6-7

Estro de la Ji-faminio sendis iun peti Min Ziqian kiel ĉefo de la Bi-gubernio. Min Ziqian diris,
Bonvolu ĝentile refuzi por mi. Se li repetos poste, do mi nepre foriros al la nordo de Rivero Wen.

雍也 6-8

伯牛有疾, 子問之. 自牖執其手曰:
"亡之, 命矣夫!
斯人也, 而有斯疾也!
斯人也, 而有斯疾也!"

Boniu estis malsana. Konfuceo vizitis lin. Tenante lian manon tra la fenestro, li diris,
"Li estas mortonta, ĉu tio estas lia sorto?
Kial tiu homo havas tian malsanon!
Kial tiu homo havas tian malsanon!"

雍也 6-9

子曰:
賢哉回也!
一簞食, 一瓢飲, 在陋巷,
人不堪其憂, 回也不改其樂.
賢哉回也!

Yongye 6-9

Konfuceo diris,
"Kia virta estas Hui!
Kun korbo da manĝaĵo kaj kukurbo da trinkaĵo, ĉe aĉa strateto,
Tiajn malfacilojn aliuloj ne povas elteni, li tamen neniel ŝanĝas sian ĝojon.
Kia virta estas Hui!"

雍也 6-10

冉求曰: "非不說子之道, 力不足也."
子曰: "力不足者, 中道而廢, 今女畫."

Yongye 6-10

Ran Qiu diris: "Ne via doktrino malplaĉas al mi, sed mia forto nesufiĉas.
Konfuceo diris: "Tiu, kies forto ne sufiĉas, forlasas mezvoje; sed nun vi limigas vin mem."


雍也 6-11

子謂子夏曰:
女為君子儒, 無為小人儒.

Konfuceo diris al Zixia,
Estu ĝentilula klerulo, ne estu etanimula klerulo.

雍也 6-12

子游為武城宰, 子曰: "女得人焉爾乎?"
曰: "有澹臺滅明者, 行不由徑, 非公事, 未嘗至於偃之室也."

Yongye 6-12

Kiam Ziyou estis estro de Wucheng Urbo, konfuceo diris al li, "Ĉu vi trovis bonulon tie?"
Li respondis, "Estas iu moniĝi Tantai Mieming, kiu niniam iras malĝustan vojon
Kaj kiu neniam eniras mian oficejon escepte por publika afero."
雍也 6-13

子曰: "孟之反不伐, 奔而殿, 將入門, 策其馬, 曰: '非敢後也, 馬不進也!'"

Yongye 6-13

Konfuceo diris, "Meng Zhifan ne fanfaronas. Li restis ĉe la manlantaŭ parto dum retreto.
Enironte la pordegon, li stimulis antaŭen sian ĉevalon kaj diris,
'Ne ĉar mi kuraĝis resti malantaŭe, sed ĉar mia ĉevalo ne antaŭeniris!'"

雍也 6-14

子曰: "不有祝鮀之佞, 而有宋朝之美, 難乎免於今之世矣."

Yongye 6-14

Konfuceo diris, "Sen la elokvento de Predikist Tuo, nur havanta la belecon de Princo Zhao de Song-regno,
Oni ankoraŭ ne eblas eviti malfeliĉon en tiu ĉi tempo."

雍也 6-15

子曰: "誰能出不由戶? 何莫由斯道也?"

Yongye 6-15

Konfuceo diris,
"Kiu povas eliri ne tra la pordo?
Kial ne iru laŭ la vojo?"

雍也 6-16

子曰: "質勝文則野, 文勝質則史.
文質彬彬, 然後君子."

Yongye 6-16

Konfuceo diris,
"Kun kvalito superi ornamon, tiu estas sovaĝulo.
Kun ornamo superi kvaliton, tiu estas pedanto.
Kun kvalito kaj ornamo bonmiksitaj, tiu estas ĝentilulo.

雍也 6-17

子曰: "人之生也直, 罔之生也幸而免."

Yongye 6-17

Konfuceo diris,
"Homo vivas pro sia honesto.
Malhonestulo vivas laŭ sia fortuno."

雍也 6-18

子曰: "知之者不如好之者. 好之者不如樂之者."

Yongye 6-18

Konfuceo diris,
"Tiu, kiu konas la veron, ne egalas al tiu, kiu amas ĝin.
Kaj tiu, kiu amas ĝin, ne egalas al tiu, kiu ĝuas ĝin."

雍也 6-19

子曰: "中人以上, 可以語上也; 中人以下, 不可以語上也."

Yongye 6-19

Konfuceo diris,
"Al tiuj, kiuj estas super la mezo, vi povas diri pri la altegaĵo;
al tiuj, kiuj estas sub la mezo, vi ne povas diri pri la algegaĵo."

雍也 6-20

樊遲問知. 子曰:
"務民之義, 敬鬼神而遠之, 可謂知矣."
問仁. 曰:
"仁者先難而後獲, 可謂仁矣."

Yongye 6-20

Fan Chi demandis pri saĝo. Konfuceo diris,
"Faru tion, kio postulas al homo,
Kaj respektu spiritojn kaj diojn sed nur fore.
Tio estas saĝo."

Demandis pri bonkoro. Konfuceo diris,
"Bonkorulo faras malfacilaĵojn antaŭ aliaj,
Sed ricevas rikoltojn post ili.
Tio estas bonkoro."

雍也 6-21

子曰:
"知者樂水, 仁者樂山.
知著動, 仁者靜.
知者樂, 仁者壽."

Yongye 6-21

Konfuceo diris,
"Saĝuloj ĝuas akvon kaj la bonkoruloj ĝuas monton.
Saĝuloj estas agemaj kaj la bonkoruloj estas trankvilemaj.
Saĝuloj estas feliĉaj kaj bonkoruloj estas longvivaj."

雍也 6-22

子曰:
"齊一變, 至於魯;
魯一變, 至於道."

Yongye 6-22

Konfuceo diris,
"Per unu ŝanĝo, Qi povas atingi la staton de Lu;
Kaj per unu ŝanĝo, Lu povas atingi la staton de ĝusta vojo."

雍也 6-23

子曰:
觚不觚, 觚哉! 觚哉!"

Yongye 6-23

Konfuceo diris,
"La formo de gu-o* ne aspektas kiel gu-o por rito.
Kia gu-o! Kia gu-o!"
* malgranda vin-ujeto uzata en rito.

雍也 6-24

宰我問曰:
"仁者, 雖告之曰: '井有仁焉.'
其從之也?"
子曰:
"何為其然也?
君子可逝也, 不可陷也.
可欺也, 不可罔也."

Yongye 6-24

Zaiwo demandis,
"Ĉu bonkorulo, ekaŭdinte, ke estas homo en la puto,
sekvas kaj eniras en la puton?"
Konfuceo diris,
"Kial li faras tiel?
Ĝentilulo eble irus tien, sed li ne eniras.
Li eble estus trompita, sed li ne enfalas."

雍也 6-25

子曰:
"君子博學於文, 約之以禮,
亦可以弗畔矣夫!"

Yongye 6-25

Konfuceo diris,
"Ĝentilulo studas literaturon vaste,
Kaj sinregas per etiketo,
Tiel li povas ne devojiĝi.

雍也 6-26

子見南子, 子路不說.
夫子矢之曰:
"予所否者, 天厭之! 天厭之!"

Yongye 6-26

Konfuceo renkontis kun Nanzi*. Zilu malĝojis pri tio.
Konfuceo ĵuris,
"Se mi miskondutus ion, Ĉielo forlasu min! Ĉielo forlasu min!"
* Edzino de Duko Ling de Regno Wei.

雍也 6-27

子曰:
"中庸之為德也, 其至矣乎! 民鮮久矣!"

Yongye 6-27

Konfuceo diris,
"La mezo kiel virto estas vere bonega!
Jam longe ĝi mankas al la popolo!"

雍也 6-28

子貢曰:
"如有博施於民, 而能濟眾, 何如? 可謂德乎?"
子曰:
"何事於仁, 必也聖乎! 堯舜其猶病諸!
夫仁者, 己欲立而立人, 己欲達而達人.
能近取譬, 可謂仁之方也已."

Yongye 6-28

Zigong diris,
"Se oni malavare donas al popolo kaj helpas la amason.
Kiel vi pensas pri li? Ĉu li estas virtulo?

Konfuceo diris,
"Tiu ne nur estas bonkorulo. Li nepre estas saĝulo!
Eĉ saĝuloj kiel Yao kaj Shun havus malfacilon tiom fari!
Bonkorulo starigas aliajn kiel li mem volas stari,
kaj atingigas aliajn kiel li mem volas atingi.
La kapablo disvastigi de memkorpo al aliaj estas metodo de bonkoro."